Kopiita antikva ŝipo sukcese veturis |
2021-01-22 |
Lastatempe en Fengwei-urbeto de Quanzhou-urbo en Fujian-provinco, Ĉinio, dekkelkaj metiistoj konstruis ŝipon similan al la antikva ŝipo antaǔ 600 jaroj. La konstruado sekvis la metiojn de la ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo kaj daŭris pli ol 5 monatojn. La ŝipo estas tiel granda kiel la antikva ŝipo kaj sukcese prov-veturis. La ŝipo kun 30-metra longo kaj antikveca aspekto havis okulfrapan kontraston kun la moderna kajo. La prov-veturo pruvis ĝiajn teknikon kaj uzeblecon. Estontece, ĝi estos uzita por eksponado kaj esplorado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |