Ni ferios en universitato |
2021-01-22 |
Vintraj ferioj jam komenciĝis en Shaanxi-a Instruista Universitato. Reage al la alvoko "pasigi la Printempan Feston surloke", pli ol 2 000 lernantoj elektis pasigi la feriojn en la universitato anstataŭ reveni hejmen por la familia rekuniĝo dum la Printempa Festo. Ankaŭ iuj instruistoj kaj laborantoj ne forlasas la universitaton por certigi la vivon de tiuj lernantoj. La universitato liveras al la lernantoj akvon, elektron, hejtadon, manĝejon, bibliotekon, buson, kuracejon kaj aliajn servojn, por ke ili pasigu varman kaj komfortan Printempan Feston. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |