Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Ĉinio agas por realigi la koncepton "homara komunumo de komuna estonteco"?
2021-01-21

Ĉina prezidanto Xi Jinping iniciatis la koncepton "homara komunumo de komuna estonteco" en paroladoj por la Monda Ekonomia Forumo en 2017, nome Kune plenumi respondecon de la epoko kaj kune antaŭenpuŝi disvolviĝon de la tuta mondo, farita en ĝia inaŭgura ceremonio en la 17-a de januaro en Davos, kaj Estigi homaran komunumon de komuna estonteco en Ĝenevo, ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Li alvokis al la tuta mondo por ĝin realigi.


Dum la lastaj kvar jaroj, precipe ekde la eksplodo de la pandemio lastjare, oni trovis, ke neniu lando povas apartigi sin disde la resto de la mondo. Neniu lando fariĝus sekura kiam aliaj restas en risko, kaj la homaro certe suferas komune.


Ĉinio ne nur estas iniciatinto de la koncepto, sed ankaŭ klopodas por ĝia realigo. Dum la pasintaj jaroj, Ĉinio daŭre subtenis la internacian sistemon gvidatan de la Unuiĝintaj Nacioj, partoprenis en la disvolviĝo de plurflankaj kunlabor-mekanismoj, inkluzive de la Grupo 20, BRICS-landoj kaj la Ŝanhaja Internacia Kunlabora Organizo. Ĉinio plu kontribuas al la monda ekonomia kresko, kaj ĉiujare ĉirkaŭ 30% de la monda kresko venas el Ĉinio. Ĉinio ankaŭ klopodas por konstrui malferman mondan ekonomion. Per la iniciato "La Zono Kaj Vojo", Ĉinio dividas kun aliaj landoj la atingojn de ĝia disvolviĝo. Krome konstanta penado estas donita al helpado al disvolviĝantaj landoj. Dum la pandemio, Ĉinio liveras la plej grandskalan humanecan agadon ekde la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949. Tiuj agadoj pruvas, ke Ĉinio estas kontribuanto de paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj konservanto de la internacia ordo.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio