Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chongqing-a Raffles-urbeto
2021-01-21

Konstruita ĉe la loko, kie renkontiĝas la riveroj Jangzio kaj Jialing, Chongqing-a Raffles-urbeto estas verko de la fama arkitekto Moshe Safdie, inspirita de la jarmila rilato de la regiono kun surakva transportado, kaj pro tio la konstruaĵo aspektas kiel aro da veloj sur ŝipo, kiuj ankaŭ simbolas la rapidan prosperon de Chongqing-urbo. Ĝi konsistas el ok turoj, podia konstruaĵo en la bazo kaj la Kristala Ĉielponto. Tie disvolviĝas ses-specaj negocoj: altnivelaj loĝejoj, butikumcentroj, oficejoj, hoteloj, apartamentoj kun servoj kaj la Kristala Ĉielponto. Tiu lasta estas la plej alta pendokoridoro en la mondo, kiu kunligas ses turojn je la alteco de 250 metroj super la grundo.



Raffles-urbeto vespere



Inĝeniero uzas maketon por prezenti la konstruaĵojn al ĵurnalistoj.



Ponto ligas la Kristalan Ĉielponton al apuda turo.



Naĝejo sur la Kristala Ĉielponto



Sportejo sur la Kristala Ĉielponto



Eblas komforte sidiĝi ĉe la fenestro kaj rigardi la pejzaĝon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio