Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MEP de Ĉinio superis 100 duilionojn da juanoj
2021-01-19


La 18an de januaro la Nacia Statistika Buroo publikigis la rezulton de la nacia ekonomio de Ĉinio en 2020. Laŭ primara kalkulo la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Ĉinio atingis 101,5986 duilionojn da juanoj (= 15,42 duilionoj da usonaj dolaroj), je 2,3% pli multe ol tiu de la pasinta jaro.


Estas tendenco de ekonomia revigliĝo: malkresko je 6,8% en la unua trimestro kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, kresko je 3,2% en la dua trimestro, 4,9% en la tria trimestro kaj 6,5% en la kvara ĝis fine la tutjara ekonomia kresko de 2,3%, montras, ke post klopodoj de ĉiuj flankoj, Ĉinio antaŭvide fariĝos la nura ĉefa ekonomio, kiu atingis ekonomian kreskon en 2020 en la tuta mondo.


Tio signifas, ke Ĉinio pli kontribuas al la monda ekonomia kresko, helpos kreskigon de eksportado kaj levigon de kvalito, kaj pliigos altiron de fremdaj investoj al Ĉinio kaj ĉinajn investojn eksterlanden, tiel la merkatoj ĉina kaj eksterlanda povas pli bone interkomunikiĝi, kaj Ĉinio pli forte kontribuos al reformado de la monda administrado kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio