Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Peklaĵofabriko en Chongqing
2021-01-19

Chongqing-a Fuling-a Zhacai-a Grup-kompanio Limigita estas konata ĉina firmao pri peklaĵoj, kiu rapide disvolviĝas kaj havas 9 filiojn, 8 fabrikojn, unu atelieron pri cifereca kreado, 15 aŭtomatigitajn produkt-liniojn, fermentejon kun entute 300 mil tunoj da fermentantaj vegetaĵoj, kaj kapablas produkti 200 mil tunojn da peklaĵoj en unu jaro. La kompanio havas naci-nivelan centron por esplorado pri tekniko kaj laborista trejnado pri peklaĵoj kaj estas unu el la 50 ĉefaj firmaoj de Ĉinio pri agrikultura industrio. Ĝiaj produktoj estas vendataj en Ĉinio kaj ankaŭ eksportataj al pli ol 50 landoj kaj regionoj, inkluzive de ASEAN-landoj, la Eŭropa Unio, Usono kaj Japanio.


DSC_0290.jpg

Peklaĵoj de la marko Wujiang, la plej konata produkto de la grupo


La produktado de peklaĵoj okazas en produkt-linioj aŭtomatigitaj, por ke homoj ne tuŝu la produktojn dum produktado, kaj la malmultaj laboristoj kiuj rajtas alproksimiĝi al ĝi nepre devas uzi specialan kostumon kiu kovras la tutan korpon kaj submetiĝi al desinfektado. La subaj fotoj klarigas kiel oni produktas tiujn famajn peklaĵojn.



Post fermentado, vegetaĵoj atingas la fabrikon.



Maŝinoj ilin lavas kaj tranĉas. Likvaĵoj elgutantaj estas kolektitaj kaj senditaj al purigejo, el kie pura akvo fluas al rivero.



Tranĉitaj peklaĵoj iras al la sekva maŝino.



Maŝino aldonas spicojn al la peklaĵoj. Tiu sur la foto estas pika, sed ne ĉiuj produktoj de Fuling Zhacai estas pikaj.



Maŝino apartigas la peklaĵojn en egalajn porciojn por esti pakitaj.



Pakitaj peklaĵoj eliras el la maŝino. Precizega pesilo kontrolas ĉiun pakaĵon por certigi, ke ili havas la ĝustan kvanton da peklaĵo.



Maŝino lavas la pakaĵojn.



Alia maŝino sekigas la pakaĵojn.



Finfine, oni metas la pakaĵojn en skatolojn, kiuj de tie estas liverataj al mendistoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio