Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunming-areo de Ĉina (Yunnan) Liberkomerca Provzono
2021-01-18

Nun pli ol 17 grandaj projektoj pri industrio, financoj, ekomedio, infrastrukturo, edukado, kuracado, negocoj kaj subtenaj servoj pri propraĵoj okazas en la Liberkomerca Provzono de Yunnan, kun totala investo je 19,5 miliardoj da juanoj (= ĉ. 3 miliardoj da usonaj dolaroj). Ili celas akceli la industrian disvolvadon en Yunnan-provinco, plibonigi infrastrukturon, altigi la nivelon de publikaj servoj kaj estigi pli bonan medion por laboro kaj vivo en tiu zono per altnivela kunordigita disvolvado.



La zono provizas divers-specajn servojn por entreprenantoj, ekzemple pri pago de tarifoj.



Servas aŭtomatoj. Se necese oni povas peti helpon al funkciulo.



Servo pri intelekt-proprietaĵa rajto, kiel tiuj pri registro de patento kaj marko



Servo pri nemoveblaĵoj



Ankaŭ polico provizas servojn, ekzemple pri laborpermesiloj al eksterlandanoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio