Serbio ricevis milionon da dozoj da vakcinoj el Ĉinio |
2021-01-18 |
La 16an de januaro unu miliono da dozoj da kontraŭkoronvirusa vakcino produktita de la ĉina kompanio Sinopharm atingis Beogradon, ĉefurbo de Serbio. Serba prezidento Aleksandar Vucic, ĉina ambasadoro en Serbio Chen Bo kaj serba ministro pri sano Zlatibor Loncar bonvenigis la kargon en flughaveno. Vucic diris en la bonveniga ceremonio, ke la vakcino estas "atesto de granda amikeco inter Serbio kaj Ĉinio", kaj ĝi protektos vivojn de 500 000 homoj. Li anoncis ankaŭ, ke li mem estos vakcinita per la ĉina vakcino. "Mi fidas la kvaliton de la ĉina vakcino." Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |