Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Weilun-stipendio disdonita por E-lernado
2021-01-15

La 13-an de januaro okazis la premi-ceremonio pri Weilun-stipendio en la bazlernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi, Ĉinio. La lernejestroj donis atestilojn kaj monpremiojn al 56 gajnintoj de la premio Verda Stelo kaj 16 gajnintoj de la premio Verda Semo.


En decembro 2019 fondiĝis la stipendio financita de la profesoro Li Weilun el la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, por subteni Esperantan lernadon kaj aktivadon en la lernejo. La stipendio en la sumo de 40 000 juanoj (ĉ. 6 100 usonaj dolaroj) estas disdonacitaj al instruistoj kaj lernantoj de la lernejo.




Raportis kaj fotis Li Ting

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio