Vintra pejzaĝo de Yamzho Yumco en Tibeto |
2021-01-15 |
La lago Yamzho Yumco troviĝas en la urbo Shannan de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. En 2014 la lago estis enlistigita en la nacian projekton pri protekto de laga ekomedio, kaj ĝia ekomedio daŭre boniĝis. La nombro de sovaĝaj bestoj tie loĝantaj pligrandiĝas jaron post jaro. Yamzho Yumco, unu el la tri plej sanktaj lagoj en Tibeto, situas ĉe la suda bordo de la rivero Yarlung Zangbo. En la tibeta lingvo Yamzho Yumco signifas "jaspan lagon". Laŭdire, piaj budhanoj iras ĉirkaŭ la lago ĉiujare por preĝi bonan jaron, kaj ĉiu irado bezonas almenaŭ unu monaton. Fotis Sun Fei, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |