Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel oni faras ŝtalfolion?
2021-01-14

Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis ŝtalfolian fabrikon de Chongqing Panhua Ŝtalfolia Korporacio Limigita, kiu apartenas al la industria grupo Panhua kaj estis inaŭgurita en la jaro 2000. La produkt-linio estas tute aŭtomata, tiel ke homoj ne necesas alproksimiĝi al la varmega ŝtalo. La aŭtomata sistemo certigas altnivelan normon kaj altan kvaliton al la produkto. Novaj produkt-linioj estas en la planoj de Panhua-grupo, kiu celas fariĝi la ĉefa produktisto de ŝtalfolioj en la mondo.



Varmega ŝtalbriko eliras el forno.



Rulante antaŭen kaj reen, la ŝtalo iom post iom malvarmiĝas, kaj akvo estas ĵetata sur la ŝtalon por akceli malvarmiĝon.



La malvarmigo de la ŝtalo daŭras, kaj iom post iom la ŝtalbriko fariĝas pli longa kaj maldika.



La ŝtalo estas tiom varma, ke akvo ĵetita sur ĝi tuj vaporiĝas. La blanka fumo sur la foto estas nur vaporo.



Ŝtalfolio jam estas longa, sed ankoraŭ varmega. Pro la pli granda surfaco, ĝi nun malvarmiĝas pli rapide.



Maŝino ŝprucigas akvon sur la ŝtalfolion por malvarmigi ĝin.



Maŝino faras rulaĵon el ŝtalfolio.



Aŭtomata veturilo transportas ĝin al deponejo, kie ĝi daŭre malvarmiĝos kaj sekve estos forsendita.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio