Neĝo kovras Imperiestran Palacon en Shenyang |
2021-01-14 |
La 13-an de januaro neĝis en Shenyang-urbo de Liaoning-provinco, nordorienta Ĉinio. La Imperiestra Palaco de Shenyang kovrita de neĝo aspektis trankvila kaj belega. La Imperiestra Palaco de Shenyang estas unu el la du restantaj imperiestraj konstruaĵaroj de Ĉinio (la alia estas la Imperiestra Palaco de Pekino). Ekkonstruita en 1625, ĝi estis palaco por imperiestroj en la frua Qing-dinastio (1616-1911). Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |