Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IKEF okazigis regulan Dimanĉan Kunvenon per Zoom
2021-01-12

Ajlo-prelego_M.jpg


La 10an de januaro okazis la 2a Dimanĉa Kunveno (DK) de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto (IKEF) per Zoom, kun 30 partoprenintoj el 9 landoj kaj regionoj, nome: Ĉinio, Taiwan de Ĉinio, Irano, Kanado, Demokratia Respubliko Kongo, Mongolio, Pollando, Slovakio kaj Svisio.



Ajlo-prelego_Moment.jpg


La prelego "Belaj ajloj -- komerco pri ajloj" fare de s-ro Huang Xiaolong (John Huang), kanada komercisto kaj prezidanto de IKEF en Nord-Ameriko, prezentis lian eksportadon de ĉinaj ajloj al pluraj landoj. Dank' al la prelego oni komprenis, ke ekzistas divers-specaj ajloj kaj iliaj produktaĵoj estas en multaj formoj. La fabriko de John Huang abunde rikoltas ajlojn en Ĉinio, kaj ili estas eksportataj ŝipe al diversaj anguloj de la mondo. Lia prelego estas riĉenhava kun interesaj fotoj pri la ajla komerco. Post la prelego multaj homoj pridemandis lin kaj ricevis plenajn respondojn. Dankon al la preleginto kaj la partoprenintoj!


La sekva, nome la 3a DK okazos en venonta dimanĉo, la 17an de januaro. La prelego estos pri turisma fako "La Esperanto-karavano en Norda Koreio". La kunveno bonvenigas ĉiujn, eĉ ne membroj de IKEF! Rilataj informoj estas troveblaj en http://www.ikef.info.


Raportis Enkhee (vicĝenerala sekretario de IKEF)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio