Aperis bankokarto por simpligi ciferecan pagon en Ŝanhajo |
2021-01-06 |
La videbla bankokarto de cifereca renminbio. Fotis Liu Ying, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua La 5-an de januaro, en manĝejo de la hospitalo Tongren de la distrikto Changning, Ŝanhajo, medicinistoj uzis bankokarton de cifereca renminbio por fari pagon. Malsame al la kutima cifereca karto, tiu ĉi bankokarto estas videbla kaj tute ne dependa de poŝtelefono. La 5-an de januaro, oni pagis per la karto en manĝejo de la hospitalo Tongren. Fotis Liu Ying, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua En la ekraneto ĉe la supra dekstra angulo de la karto, la konsuma sumo, saldo kaj nombro de pagoj estas videblaj. Ma Jun, estro de la hospitalo Tongren, diris, ke la hospitalo plu klopodos por uzigi la karton fari pagon rilate al diagnozo kaj kuracado, fizika ekzameno kaj park-kotizo. Laŭraporte, pro la karto unuafoje eblas cifereca pago sen poŝtelefono. Tio ebligas al homoj, kiuj ne scipovas uzi saĝ-telefonon, pagi per cifereca mono sen ia ajn problemo. La 5-an de januaro, oni pagis per la karto en manĝejo de la hospitalo Tongren. Fotis Liu Ying, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |