Kristnasko en Guibei-akvourbeto |
2021-01-06 |
Kristnasko estas festata en la tuta mondo, kaj ankaŭ en Ĉinio ĝi populariĝas jaron post jaro. Tion oni povas konstati per la kristnaska dekoracio, kiu fariĝas pli kaj pli ofta en grandaj urboj de la lando, kaj specialaj eventoj, kiel kristnaskaj festoj aŭ vespermanĝoj en lokaj drinkejoj kaj restoracioj. En Gubei-akvourbeto, turismejo apud Simatai-sekcio de la Granda Muro, oni investis en speciala kristnaska programo por allogi turistojn dum la lastaj semajnoj de 2020 kaj la strategio montriĝis efika. Patro Kristnasko rigardas la Grandan Muron Kristnaska dekoracio ĉe la pordo de vendejo Turistoj kun ĉapo de Patro Kristnasko promenas en la Granda Muro Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |