Radioteleskopo FAST malfermiĝos al tutmondaj sciencistoj en aprilo |
2021-01-05 |
Laǔ la administrejo de la radioteleskopo FAST (500-metro-apertura sfera radioteleskopo), aŭ la Ĉina Ĉielokulo, sub la Nacia Astronomia Observatorio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, ekde la 1-a de aprilo tutmondaj sciencistoj povos fari petojn interrete al la observatorio pri uzo de la teleskopo. La peto estos prijuĝita de komitato de la observatorio, kaj ekde la 1-a de aǔgusto oni povos uzi la aparatojn. La radioteleskopo ekfunkciis en la 11-a de januaro pasintjare. Komence de ĝia konstruado, oni jam anoncis malfermi ĝin al tutmondaj sciencistoj laŭ la internacia kutimo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |