Viena Filharmonia Orkestro okazigos novjaran koncerton sen spektantoj |
2020-12-31 |
Laŭ la raporto de la Aŭstra Brodkasto en la 29-a de decembro, la Viena Filharmonia Orkestro okazigos la novjaran koncerton en la Ora Halo en la 1-a de januaro 2021 laŭplane. Sed pro KOVIM-19, ne estos surloka spektantaro ĉe la koncerto. Riccardo Muti, 79-jara direktoro de la novjara koncerto, diris en gazetara konferenco en la 29-a de decembro, ke ĉiuj flankoj varme diskutis, ĉu okazos la koncerto, sed finfine ili atingis la konsenton: malgraŭ la epidemio, muziko kaj arto ne devas esti forlasitaj. La koncerto estos elsendita en 90 landoj kaj regionoj por alporti mesaĝon de espero. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |