Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vilaĝo por maljunuloj en Yunnan
2020-12-30

La Antikva Urbeto Dian de la urbo Kunming, en Yunnan-provinco de Ĉinio estas kompleta urbo, kun granda parko ĉe Dianchi-lago, la amuzparko Mirinda Yunnan, loĝkvartaloj, butikumcentro, antikva urbeto, inter aliaj lokoj. Aparte interesa, tamen, estas la Internacia Feriejo por Emerituloj kaj Malsanuloj de Dian-lago.


DSC_0410.jpg

Ĵurnalistoj intervjuas maljunulinon kiu vivas tie


Tiu loko estas vilaĝo por maljunuloj, kiu provizas al ili loĝejon kaj diversajn servojn. Dum mia tempo tie, tamen, mi vidis pli da junaj paroj kun infanoj ol maljunuloj, verŝajne ili estas familianoj kiuj iris tien por vizito.


Kiel la nomo de la loko sugestas, oni povas loĝi tie dum longa tempo aŭ nur dum unu aŭ kelkaj monatoj. Tie estas apartamentoj kun kuirejo, por homo kiu preferas kuiri sian propran manĝaĵon, kaj ankaŭ eblas manĝi en unu el la pluraj restoracioj kaj manĝejoj. La unua afero, kiu kaptis mian atenton, kiam mi alvenis tie estis vendejo de KFC, konata pro sia manĝaĵo plena de salo kaj graso, kiu ŝajnas al mi ne taŭga por maljunuloj, sed mi vidis ĉefe gepatrojn kun infanoj enirante ĝin.


DSC_0412.jpg

Universitato por Maljunuloj provizas diversajn servojn por tiuj, kiuj tie loĝas portempe aŭ longtempe.


Krom KFC, tie troviĝas granda manĝejo kun pluraj manĝet-vendejoj kaj ankaŭ multaj ĉinaj restoracioj kiuj vendas bongustan manĝaĵon, inter ili unu specifa por maljunuloj, kiu postulas monatan pagon kaj estas tre bonpreza kompare kun prezo de manĝaĵo en similaj restoracioj de Pekino. Ĉiuj restoracioj kiujn mi vidis estas tre puraj kaj provizas bonan servon, kaj dum tagmanĝa paŭzo multaj familioj tie manĝas. Tiu specifa por la maljunuloj, tamen, mi ne povis viziti. Mi tagmanĝis en unu el la lokaj restoracio, fakte iom luksa, kaj ŝategis ilian manĝaĵon.


DSC_0394.jpg

Akceptejo de la loka kliniko


Tie troviĝas kliniko por prizorgi la maljunulojn, kiu havas sian propran apotekon kaj aparataron por divers-specaj sanekzamenoj. Familioj povas sendi malsanan maljunulon al tiu loko por ricevi kuracadon kaj flegadon ĝis resaniĝo, for de la bruego kaj malpura aero de grandaj urboj, proksime al naturo kaj trankvileco. La kosto de kuracaj servoj, tamen, ne estas inkluzivita en la luo de loĝejo.


Apud la kliniko mi vidis apotekon kaj superbazaron. Mi eĉ vidis simpatian maljunulinon elirante la superbazaron kun kelkaj legomoj. Planita por maljunuloj, la loko havas glatajn kaj larĝajn trotuarojn por eviti akcidentojn kaj faciligi moviĝon per rulseĝo, kaj ĉiu konstruaĵo havas lifton.


DSC_0407.jpg

Biblioteko por maljunuloj


Aparte interesa loko tie estas la Maljunula Universitato. Tie maljunuloj povas studi en la biblioteko, aliĝi al kursoj kaj ekzerciĝi en ekzercejo. Tie ankaŭ ekzistas aktivaĵoj por teni ilin sanaj korpe kaj mense, kiel ekzemple lecionoj pri kanto, danco kaj tabulludoj.

Sur placo antaŭ la universitato, maljunulo estis ludanta kun infano, verŝajne lia nepino, kaj kelkaj metroj for de tie mi vidis kelkajn maljunulojn gaje babilantaj en kafejo. Ĉar mia vizito estis dum tagmanĝa paŭzo, mi supozas ke plejparto de tieaj maljunuloj estis dormantaj: ĉinoj kutimas dormeti post tagmanĝo.


Laboristo de tiu loko rakontis, ke tie vivas maljunuloj ne nur el Yunnan-provinco, sed el tuta Ĉinio, inkluzive de Pekino kaj Ŝanhajo, kaj eĉ eksterlandanoj. Multaj familioj sendas siajn maljunajn familianojn al tiu loko por “ferii” dum kelkaj monatoj en tiu bela loko.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio