De la tuta mondo al Chongqing, de Chongqing al tuta Ĉinio! |
2020-12-29 |
ASOAL-a Centra Varkolektejo, Chongqing-a Aŭtovoja Loĝistika Bazo, ASOAL-a Internacia Loĝistika Parko, Ĉin-Eŭropa Trajno kaj pluraj aliaj projektoj, infrastrukturoj kaj vojoj ligas Chongqing al la mondo kaj donas al ĝi ŝlosilan rolon en la plua pordmalfermo de Ĉinio. Tra Chongqing ne nur ĉinaj varoj iras al la mondo, sed ankaŭ varoj el la tuta mondo venas al Ĉinio. Ni jam montris en pasinta artikolo kelkajn produktojn el ASOAL-landoj kiuj atingas Chongqing pere de Chongqing-a Aŭtovoja Loĝistika Bazo (http://espero.chinareports.org.cn/2020-12/24/content_77047226.htm), kiu ligas la urbon ne nur al aliaj landoj, sed ankaŭ al pluraj havenoj de Ĉinio. Ĉifoje ni montras kelkajn varojn el aliaj kontinentoj kiuj profitas de la infrastrukturoj, itineroj kaj internaci-komercaj servoj de Chongqing por eniri la ĉinan merkaton. Francaj vinoj eksponataj en ASOAL-a Centra Varkolektejo Vino el Ĉilio eksponata en ASOAL-a Centra Varkolektejo Olivoleo el Hispanio eksponata en ASOAL-a Centra Varkolektejo Rapidkuireblaj nudeloj el la Korea Respubliko eksponataj en ASOAL-a Centra Varkolektejo Kanololeo el Aŭstralio eksponata en ASOAL-a Centra Varkolektejo Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |