Chongqing-a Aŭtovoja Loĝistika Bazo |
2020-12-29 |
Fondita en 2009, Chongqing-a Aŭtovoja Loĝistika Bazo estas nacinivela aŭtovoja loĝistika bazo kun grava rolo por diversaj aliaj projektoj. Kun areo de pli ol 45 kvadrataj metroj, ĝi fokusas en disvolviĝo de retkomerco, profesiaj merkatoj, moderna loĝistiko kaj loĝistiko por internacia komerco. Tie komenciĝas Chongqing-aj translandlimaj itineroj kiuj ligas la urbon al ASOAL-landoj kaj ankaŭ al Centr-Azia Transporta Koridoro. Tio kreas komercajn oportunojn por pluraj landoj kaj oportunigas konsumantojn. Modelo de la normigita kamiono por ASOAL-landoj. Varoj el ASOAL-landoj atendas por esti forsenditaj al konsumantoj tra Ĉinio Normigita kamiono por ASOAL-landoj en Chongqing-a Aŭtovoja Loĝistika Bazo Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |