En Sichuan troviĝis fosilio de granda dinosaŭro |
2020-12-28 |
Lastatempe en la urbo Zigong de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio dum promenado sinjoro Li hazarde trovis kruran fosilion de granda saŭropieda dinosaŭro. Li tuj kontaktiĝis kun la loka muzeo pri dinosaŭroj. Poste, fakuloj de la muzeo faris surlokan esploron kaj konfirmis, ke ĝi kun longeco de 20 metroj ja estas fosilio de saŭropieda dinosaŭro antaŭ 160 milionoj da jaroj. Esplorado estas farata. Ĝis nun en 161 lokoj en Zigong oni trovis fosiliojn. Fotis Liu Gang Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |