Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Britio efektivigos plenan politikan kaj ekonomian sendependecon ekde 2021
2020-12-28

Post pli ol naŭ monatoj da intertraktado EU kaj Britio finfine atingis komercan interkonsenton de "Briteliro". Tio forigas obstaklojn por ke "Briteliro" realiĝu en 2020 laŭplane. 


La 24-an de decembro la prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen diris en gazetara konferenco en Bruselo, ke EU kaj Britio atingis interkonsenton pri komerco, kaj tio finis la rilatojn inter EU kaj Britio en la transira periodo de "Briteliro".


La 24-an de decembro la prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen anoncis, ke EU kaj Britio atingis interkonsenton pri komerco. 


Tiutage la brita ĉefministro Boris Johnson okazigis gazetaran konferencon kaj anoncis, ke Britio jam plenumis eliron el EU kaj ekde la 1-a de januaro 2021 atingos plenan politikan kaj ekonomian sendependecon. 


Johnson diris, ke Britio reprenos sian regadon pri mono, landlimo, leĝaro, komerco kaj fiŝkaptado. Samtempe ĉi tiu interkonsento garantias, ke Britio ne metiĝas sub jurisdikcio de la Eŭropa Kortumo de Justico. 


Johnson diris, ke la interkonsento estas la plej granda duflanka komerca interkonsento subskribita de ambaŭ flankoj, kio tuŝas la komercadon kun valoro de 668 miliardoj da britaj pundoj en 2019. Ĉi tiu interkonsento estas avantaĝa por la tuta EU kaj favora al laborŝancoj kaj ekonomia prospero.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio