Lanterna Spektaklo en Chongqing |
2020-12-24 |
En la Suda Varmfonta Parko de la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, ekzistas bela promenejo apud rivero, kie oni povas ĝui la belecon de ĉinaj lanternoj. Tie, krom la tradiciaj ruĝaj lanternoj, oni ankaŭ povas trovi pli modernajn lanternojn en formo de bestoj, plantoj kaj objektoj. Kelkaj lanternoj ankaŭ povas ŝprucigi akvon. Belaj tradiciaj ĉinaj lanternoj Pluraj lanternoj estas disigitaj laŭ la vojo. Novstilaj lanternoj ankaŭ havas sian ĉarmon. Drako Drako ŝprucigas akvon sur lotusojn Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |