La florbazaro Dounan en Yunnan |
2020-12-23 |
Dounan-urbeto de la distrikto Chenggong de la urbo Kunming, en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, estas la koro de ĉina flormerkato: tie troviĝas stokejoj, bazaroj, loĝistikaj bazoj kaj aliaj ejoj pri komercado kaj forsendado de floroj al tuta Ĉinio kaj eĉ eksterlande. Podetala komerco de floroj kaj plantoj okazas ĉefe en la florbazaro Dounan, kun areo de pli ol 10 mil kvadrataj metroj kie ĉiutage cirkulas ĉirkaŭ 8 mil ĉinaj kaj alilandaj floraĉetantoj kaj florbienistoj por aĉeti kaj vendi florojn. Homoj aĉetas florojn en la florbazaro Dounan La teretaĝo de florbazaro Dounan rigardata el la supra etaĝo Pluraj produktoj faritaj de floroj estas vendataj en florbazaro Dounan Sekigitaj floroj en florbazaro Dounan Vendistino atendas klientojn en florbazaro Dounan Vesperiĝe, surstrataj florvendistoj pretiĝas por foriri Laboristo transportas nevenditajn florojn al stokejo. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |