Foliskulptado, bela ĉina arto |
2020-12-23 |
Foliskulptado estas artaĵo farita el naturaj folioj falintaj dum aŭtuno, kaj estas zorge kreita permane kun la celo krei delikatajn bildojn. Tiu arto aperis en la frua periodo de dinastio Zhou (1045-256 a.K.). En la urbo Chongqing de Ĉinio tiu arto estas ne nur heredata de lokaj artistoj, sed tiuj verkoj ankaŭ estas eksportataj al aliaj landoj helpe de Chongqing-ASOAL-Liberkomerca Areo, kunkreita de Ĉinio kaj dek membrolandoj de ASOAL. Tiu sama liberkomerca areo ankaŭ faciligas importadon de manartaĵoj el aliaj landoj. Libera komerco oportunigas artistojn kaj klientojn, kontribuas por konservado de tradiciaj metiartaĵoj kaj stimulas kulturajn interŝanĝojn inter diversaj popoloj. Doraemon, tigro kaj skribaĵo en la ĉina lingvo, ĉiuj skulptitaj sur folio Budho skulptita sur folio Portreto de Mao Zedong skulptita sur folio La ideogramo 福 (fu - feliĉo) skulptita sur folio Pejzaĝo skulptita sur folio Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |