Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Turpano, unika urbo en Xinjiang
2020-12-23

Mia vizito al Turpano (ankaŭ konata kiel Turfano) daŭris nur unu tagon, kaj fakte mi eĉ ne vidis ĝian urbocentron, ĉar mi vizitis lokojn for de ĝi, sed la malmultaj loĝkvartaloj impresis min pro la unika arkitekturo de tiu urbo, malsama ol tiu de ajna alia loko kiun mi vidis en Xinjiang kaj aliaj lokoj de Ĉinio.



Tiu unika arkitekturo ege surprizis min, ĉar Turpano estas sufiĉe proksime al Urumĉio, ĉefurbo de la aŭtonoma regiono, nur unuhora (eĉ malpli) vojaĝo per altrapida trajno, tamen tiom malsama ol ĝi kaj aliaj urboj kiujn mi vizitis en Xinjiang. Mi ŝatus iam reveni por pli bone koni la urbon, promeni sur ĝiaj stratoj kaj foti ĝiajn arkitekturajn trajtojn kiuj tiom allogis min, ĉar en ĉi-foja vojaĝo mi vizitis multajn vidindejojn ekster la urbo, tamen preterpasis aŭ transiris kelkajn kvartalojn de Turpano dumvoje.


DSC_0254.jpg

Muretoj ĉe la Kavernaro de Mil Budhoj en Bezeklik, konstruita laŭ tiu tekniko kiu kaptis mian atenton: arkitektura trajto de Turpano.


La unua afero kiu kaptis mian atenton estis la enirejoj de subteraj transirejoj, per kiuj piedirantoj transiras larĝajn avenuojn kaj aŭtoŝoseojn. Komence mi supozis, ke ili estas enirejoj de metrostacioj. Ili allogis min pro la aspekto: oni kunmetas brikojn en malsamaj pozicioj tiel, ke inter ili restas krucaspektaj truoj por cirkuligi la aeron. Post nelonge mi rimarkis multajn rektangulajn konstruaĵojn disigitajn tra la kamparo kaj konstruitaj laŭ tiu sama tekniko, kaj nur fine de la tago mi malkovris, ke tiujn strukturojn oni uzas por sekigi vinberojn en varmego de la dezerto.


DSC_0123.jpg

Brika mureto en Chongqing surprizis min pro la similaĵoj kun tiuj de Turpano: ĉu la konstrutekniko disiĝis tra Ĉinio?


Post mia reveno el Xinjiang mi vojaĝis al Chongqing, kaj tie oni invitis min vespermanĝi en fama restoracio, konstruita el grizaj brikoj similaj al tiuj de malnovaj pekinaj stratetoj, kaj kion mi trovis en tiu restoracio? La samajn krucojn kiuj markas la arkitekturon de Turpano! Tio atestas kiom influa estis la Silka Vojo en Ĉinio kaj kiel ĝi efike kontribuis por diskonigo de teknikoj pri konstruado tra la tuta lando.


La unua loko kiun mi vizitis en Turpano estis la Kavernaro de Mil Budhoj en Bezeklik. Mi havis la oportunon konatiĝi kun la arkeologo kiu studas tiujn kavernojn jam de jardekoj kaj multe lernis de li. La postrestantaj pentraĵoj sur la muroj de la kavernoj estas tre antikvaj, kaj multaj el ili estas ujgur-stilaj murpentraĵoj el la dinastioj Song kaj Yuan (antaŭ ĉirkaŭ 600 ĝis 1 000 jaroj), konataj kiel Gaochang-a Ujgura Budhismo.


Detalo de pentraĵo pri funebraĵo de Ŝakjamunio montras homojn el pluraj etnaj grupoj kaj sendito de tiama reganta dinastio.


Ĉu vi konfuziĝis leginte la pasintan paragrafon? Nu, ankaŭ mi konfuziĝis pro manko de scioj pri la historio de tiu loko, sed jen klarigo: ujguroj devenas de huihe-popolo de la dinastioj Sui kaj Tang (antaŭ ĉirkaŭ 1 000 jaroj), kiu vivis en la mongola ebenaĵo kaj estis konata de pluraj malsamaj nomoj. Por rezisti al subpremado kaj sklavigo fare de la turkoj, huihe-popolo estigis aliancon kun la triboj Fugu kaj Tongluo. En la jaro 744 Guli Peiluo, estro de huihe-oj, ricevis titolon de Tang-dinastio (618-907). En 788 la gvidanto de huihe-oj petis al Tang-dinastio ŝanĝi la nomon de lia etna grupo al ujguro. En 840 granda parto de la ujguranoj transloĝiĝis al aliaj partoj de Ĉinio kaj miksiĝis kun han-oj, dum aliaj ujguranoj dividiĝis en tri branĉoj, unu el kiuj transloĝiĝis al la turpana baseno kaj nuna jimsor-areo. Ilin oni nomas gaochang-ujguranoj.


Tiu granda truo estas farita de “esploristoj” kiuj forprenis parton de murpentraĵo al eksterlando. Vizaĝoj de pluraj pentritaj budhoj estis forviŝitaj de islamanoj en la 15-a jarcento.


Dum Song-dinastio (960-1279), gaochang-ujguranoj konsideris la dinastion kiel imperion de siaj onkloj. Fine de la 13-a jarcento, ujguranoj de Gaochang transloĝiĝis al Gansu-provinco, kaj pro tio la kavernara templo en Bezeklik perdis sian gravecon. Fine de la 14-a jarcento, islamo ekpopulariĝis ĉe turpana baseno kaj meze de la 15-a jarcento la kavernoj estis detruitaj de islamanoj. Komence de la 20-a jarcento, eksterlandaj esploristoj malkovris la kavernaron kaj forprenis multajn murpentraĵojn kaj aliajn trezorojn al eksterlando. Tiuj trezoroj estas nun eksponataj en muzeoj tra la mondo, interalie en Germanio, Britio, Japanio kaj Koreio. 


Nuntempe troviĝas en tiu loko 83 kavernoj, el kiuj 40 havas murpentraĵojn. Tiuj kavernoj rolis kiel temploj, konstruitaj por malsamaj celoj, ekzemple, servi kiel bonzejoj aŭ kiel tomboj por eminentaj bonzoj.


DSC_0290.jpg

Flama Monto aspektas kvazaŭ kovrita de fumo.


La sekva vizito estis al la plej varma loko de Ĉinio, konata kiel Flama Monto. Tiu loko estis aparte interesa por mi, ĉar ĝi estas menciita en la libro Pilgrimo al la Okcidento. Laŭ la rakonto, tiu monto estis kovrita de fajro, kaj por ebligi la pilgrimadon de la bonzo Xuanzang al Barato, lia disĉiplo -- fama simireĝo Sun Wukong, estingis la fajron per magia ventumilo. Ankaŭ en tiu monto Sun Wukong venkis gravan batalon kontraŭ Bova Demonreĝo.


DSC_0324-1.jpg

Eksterlandanoj amuziĝas per promenado sur tiu veturilo.


La monton oni ne sukcesas klare vidi, ĉar ĝi estas kovrita de griza nebulo simila al fumo, kaj ŝajne el tio venas ĝia nomo. Tie plantoj ne kreskas, kaj pro manko de pluvo (ses milimetroj jare) kaj pro troa abundo de kelkaj mineraloj en la grundo. Por amuzigi la turistojn kiuj volas viziti tiun turismejon, oni konstruis tie gigantan termometron, la plej granda en la mondo en sia kategorio, por registri la altegajn temperaturojn dum somero, aldonis statuojn por rakonti pri la scenoj de Pilgrimo al la Okcidento okazintaj tie, kaj ankaŭ aldonis veturilojn similajn al tiuj uzataj de armeo, sed kreitaj por amuzigi homojn: oni pagas por rajdi tiujn veturilojn ĝis la montopiedo kaj reveni.


DSC_0386.jpg

Parto de la ruinaĵoj de la urbo Yar


Post la tagmanĝo mi vizitis la ruinaĵojn de la antikva urbo Yar, iama ĉefurbo de Jushi-ŝtato, unu el la 36 antikvaj ŝtatoj de la okcidenta regiono. Ne estas klare kial kaj kiel la urbo pereis, sed ĝi estis grava centro de la Silka Vojo, prosperis kune kun ĝi, kaj poste perdis sian gravecon kiam la maro fariĝis la ĉefa komerca vojo inter Ĉinio kaj Eŭropo. Mi esperas, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportos novan ondon de disvolviĝo al Turpano kaj al tuta Xinjiang.


DSC_0431.jpg

Akvo subtere fluas per karezo


Sekve mi ankoraŭ vizitis muzeon pri karezo, tre interesa tekniko por irigacii la dezerton kaj tiel produkti manĝaĵojn, se vi ne legis mian pasintan artikolon pri karezo, mi ege rekomendas ĝin (http://espero.chinareports.org.cn/2020-12/11/content_77001617.htm).


La manĝaĵo produktita en Turpano per karez-irigacio estas vere bongusta. Mi gustumis lokajn nuksojn kaj fruktojn, kaj aparte ŝatis la sekigitajn vinberojn. Estas mirinde, ke en dezerto oni plantas kaj rikoltas tiom bongustajn fruktojn, kaj en tiu sama dezerto sukcesas sekigi ilin tre rapide kaj rezulto tiom bona.


DSC_0330.jpg

Kukumo, freŝaj kaj sekigitaj fruktoj, nuksoj, jujuboj kaj bakaĵoj: bongustaĵoj de Turpano


Mi havis malmulte da tempo en Turpano, sed ĝi estas la urbo kiu plej allogis min en Xinjiang.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio