Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Medicinaj institucioj en Pekino malfermos verdajn kanalojn por maljunuloj
2020-12-21

Trafitaj de la epidemio, pluraj hospitaloj de Pekino en februaro komencis postuli, ke oni interrete registru por ambulatorio. Kaj por trakti malfacilecon de maljunuloj pri uzo de elektronikaj aparatoj, antaŭ la fino de 2020 ĉiuj medicinaj institucioj en Pekino malfermos verdajn kanalojn por liveri oportunajn servojn kiel registriĝo kaj kuracado al maljunuloj.


Lastatempe Tiantan-hospitalo kaj Xuanwu-hospitalo de Pekino adoptis kelkajn rimedojn por faciligi registriĝon por maljunuloj, ekzemple, starigo de homservaj giĉetoj, provizado de surloka registriĝo por maljunuloj kaj aranĝo de laborantoj por helpi maljunulojn uzi poŝtelefonojn aŭ memservajn maŝinojn ktp. Tio iagrade mildigas la problemon de tiuj maljunuloj, kiuj ne scias kiel uzi elektronikajn aparatojn.


Gvidilo por maljunuloj kaj handikapuloj en Xuanwu-hospitalo. Fotis Chen Zhonghao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


La 9-an de decembro en Tiantan-Hospitalo oni helpis maljunulojn kiel pagi per saĝtelefono. Fotis Chen Zhonghao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


La 9-an de decembro en Tiantan-hospitalo oni helpis maljunulon kiel uzi la memservan maŝinon. Fotis Chen Zhonghao, raportisto de lanovaĵagentejo Xinhua.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio