Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Tajĝiĉuan​-o enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de Unesko
2020-12-21

Laŭ la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, la 17-an de decembro Tajĝiĉuan-o, la ĉina tradicia boksarto aŭ sistemo de korpa ekzercado, estis enskribita en la Reprezentan Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro, subordigita al la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko). Alia honore enlistigita projekto estas "Wangchuan-ceremonio kaj rilataj praktikoj por konservi daŭrigeblan ligon inter homo kaj maro", kio estis kune proponita de Ĉinio kaj Malajzio. Tio markas, ke Ĉinio havas 42 nemateriajn kulturajn heredaĵojn en la listo, okupante la unuan lokon en la mondo.  




Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio