Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈEL okazigis Seminarion de Ĝeneralaj Sekretarioj (AMO-71 de UEA)
2020-12-16

La 14-an de decembro, okazis Seminario de Ĝeneralaj Sekretarioj (AMO-71 de UEA), kiu estis organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL)per la apo VooV Meeting. La temo de AMO-71 estas “En 2021 kiel kreive antaŭenpuŝi Esperanto-movadon”. Partoprenis en AMO-71 preskaŭ 90 esperantistoj, krom ĉinoj, ĉeestis ankaŭ koreaj samideanoj.



S-ro Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, gratulis al la seminario videe. Li diris, ke antaŭnelonge la ĉina registaro diskutis pri praktikado de la “Dekkvara Kvin-jara Plano”, en kiu kreivo kaj disvolvo ludos tre gravan rolon, Ĉinio pli kaj pli malfermiĝos. En tiu situacio, kiel disvolvi Esperanton estas tre pripensinda kaj diskutinda temo. Li esperas, ke per la komuna diskutado kaj cerbumo oni povos esplori novan vojon por disvolvi kaj progresigi Esperanto-movadon. Ĉi-jare estas la 40-jara datreveno de aliĝo de la Ĉina Esperanto-Ligo al UEA, en la tre memorinda jaro la okazo de la seminario sendube profundigas la rilatojn inter la du asocioj.


Duncan Charters, prezidanto de UEA kaj So Jinsu, estrarano de UEA ĉeestis al la seminario kaj faris parolon. Duncan Charters diris, ke Esperanto estas grava ilo por pacigo kaj interkomprenigo de la mondo, ĝi ne baziĝas sur unu sola kulturo, unu sola politika reĝimo, unu sola maniero vidi la mondon. Li diris, ke li tre interesiĝas pri la perspektivoj menciitaj de la prelegantoj. So Jinsu esprimis sian dankon al ĉinaj esperantistoj por tiu AMO-sesio. Li dirs, ke la temo de AMO-71 estas tre grava, ni pensas pri tio ne nur por la jaro 2021, sed ankaŭ por la tuta 2020-aj jaroj.



La seminario estis gvidata de s-rino Chen Ji, direktoro de la Oficejo de ĈEL. 13 prelegintoj donis siajn kontribuojn. Ili venas de lokaj asocioj, kaj du komisionoj de ĈEL (junulara kaj ekonomia). Kiel organizantoj de Esperanto-asocioj, ili donis pensojn kaj ideojn surbaze de siaj spertoj. La prelegoj temas pri diversaj kampoj, ekzemple universitata kurso, interreta informado, komerca agado, aktivigo de junuloj kaj tiel plu.



Jen la unua Seminario de Ĝeneralaj Sekretarioj de Ĉina Esperanto-Ligo, kaj ĈEL diziras okazigi pli da tia seminario en venontaj jaroj por trejni lokajn aktivulojn.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio