Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vivelsendado kontraŭ malriĉeco en Yunnan
2020-12-14

La provinco Yunnan de Ĉinio estas fama pro siaj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj kiel freŝaj kaj sekigitaj fruktoj, teo, kafo kaj aliaj bongustaĵoj. Krome, Yunnan ankaŭ havas siajn specialajn frandaĵojn kiel vinoj kaj bakaĵoj el rozo kaj jasmeno, kaj lokajn manartaĵojn. Sed malgraŭ la bona reputacio de lokaj produktoj, malriĉeco dum longa tempo restis en la provinco kaj multaj kamparanoj havis malfacilojn por forvendi siajn produktojn.


Por forigi malriĉecon, loka registaro starigis interesan iniciaton en la komerca distrikto Yunfang de la urbo Kunming: ĝi provizis lokon al komercistoj, por ke ili vendu lokajn produktojn, kaj ĉiu vendisto vive elsendas per interreto por prezenti siajn produktojn kaj babili kun konsumantoj. Kamparanoj kaj metiistoj okupiĝas pri sia laboro kaj ne bezonas zorgi pri aliaj taskoj kiel ekspedado de varoj kaj disvendado de siaj produktoj, kaj samtempe vendoj kreskis kaj ĉiuj profitis. Tiel multaj homoj sukcesis eliri el malriĉeco kaj specialaĵoj de Yunnan estas disvendataj tra tuta Ĉinio.












Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio