Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Transpontaj riznudeloj de Yunnan
2020-12-14

Transpontaj riznudeloj estas tipa manĝaĵo de la ĉina provinco Yunnan. Laŭ rakonto, iam vivis en Yunnan studema viro, kiu nesukcesis aprobiĝi en la ekzameno por fariĝi ŝtata oficisto. Por koncentriĝi en studado por la sekva ekzameno, li kaj lia edzino decidis lui domon trans ponto, tiel ke li povu resti sola studanta dum tuta tago, kaj la edzino iris tien nur por porti manĝaĵon al li. Iutage la edzino transiris la ponton kun kokaĵa supo, sed la edzo estis tiom koncentrita en sia studado, eĉ forgesis manĝi. Posttagmeze ŝi reprenis la supon kaj rimarkis, ke la edzo ne tuŝis ĝin kaj ĝi estis daŭre varma, kaj ŝi decidis aldoni nudelojn al ĝi. En la sekva jaro la edzo sukcese trapasis la ekzamenon kaj la manĝaĵo populariĝis.










Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis restoracion en Yunnan kaj gustumis tiun frandaĵon, kiu estas tre bongusta. La supo restas boliĝanta ĝis kiam oni servas ĝin (en la foto, la kuiristo demetis la kovrilon por montri la supon al ni, ĝi ĉiam estas kovrita por konservi varmon). Kelnero aldonas diversajn ingrediencojn en la supan bovlon, kaj jen, la supo estas preta! Oni tamen devas esti tre zorgema antaŭ ekmanĝi, ĉar la supo estas varmega.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio