Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Frostiĝintaj branĉoj nin riĉigas!
2020-12-11

1126812336_16068904727851n.jpg


"Ni jam alkutimiĝis al frosto, kaj ĝi nun alportas al ni enspezon." Tion diris Zhang Zhongtian, iam malriĉa kamparano de Pingtai-vilaĝo de Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio.






Pingtai-vilaĝo estis provinc-nivela malriĉa vilaĝo. Tie la grenproduktado ne estas bona pro malfekunda grundo. Plejparto de la vilaĝanoj ne havas aliajn rimedojn kreskigi siajn enspezojn. Hidroelektra centralo ellasas akvon, kaj frosto kreas nebulon, kiu frostiĝas ĉe branĉoj. Tio estigas belajn pejzaĝojn ĉirkaǔ la vilaĝo.






Unue diskonigis tiujn pejzaĝojn fotistoj profesiaj kaj amatoraj. Iliaj fotoj interrete allogis vastan atenton. Iom post iom la belaj scenoj allogas multajn turistojn.


En 2015 Zhang Zhongtian starigis hejman hotelon per monprunto de banko. Li antaŭvidis grandan enspezon per turismo, sed pro malseka vetero tiujare, estis malmultaj frostiĝintaj branĉoj kaj alvenis malmultaj turistoj. En la malfacila tempo, oficistoj el divers-nivelaj registaroj lin helpis. Ili diskonigis lian hotelon en la interreto. En 2018 lia malneta enspezo estis je pli ol 70 mil juanoj (preskaǔ dekmil usonaj dolaroj) kaj li sukcese forlasis malriĉecon.


En la vilaĝo ekzistas 13 familiaj hoteloj, kaj la averaĝa jara enspezo de ili superas 80 000 juanojn. Helpe de turismo, la tuta vilaĝo eliris el malriĉeco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio