Kvar ĉinaj irigaci-sistemoj enlistiĝis kiel mondaj heredaĵoj -- ĉiuj funkciantaj ĝis nun! |
2020-12-11 |
La 8-an de decembro sume kvar funkciantaj irigaci-sistemoj de Ĉinio estis elektitaj kiel mondaj heredaĵoj pri irigaciaj projektoj. Do en Ĉinio troviĝas 23 mondaj heredaĵoj pri irigacio. Tianbaobei situas en Fuqing-urbo de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. Ĝi estis ekkonstruita en la periodo Tianbao de Tang-dinastio (618-907) kaj estas la plej granda irigaci-sistemo de Ĉinio por konservi la dolĉan akvon kaj forpuŝi la salan. Longshouqu, kreita por utiligi Luo-riveron (branĉo de la Flava Rivero), estas en Weinan-urbo de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Laǔ la historio, ĝi estis ekkonstruita en la regperiodo de la imperiestro Liu Che (156 a.K-87) kaj estas rigardata kiel la unua subtera akvokanalo de Ĉinio. La 36 akvobaraĵoj de Baishaxi troviĝas en Jinhua-urbo de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Ĝi, ekkonstruita en la Orienta Han-dinastio (25-220),estas la plej antikva irigaci-sistemo kun akvobariloj en la provinco. Sangyuanwei en suda Ĉinio, ekkonstruita en la Norda Song-dinastio (960-1127), estas la plej granda irigaci-sistemo kun ĉirkaǔdigoj en antikva Ĉinio. Ĝi ludas la rolojn de irigacio, protekto kontraǔ inundo kaj akvotransporto. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |