Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ruinaĵoj de la antikva urbo Yar
2020-12-11

Yar estis grava urbo de okcidenta ĉinio, fondita apud oazo de la rivero Yarnaiz, norde de Turpana Baseno, kaj ĉe la suda piedo de la monto Tianshan. Ĝiaj ruinaĵoj troviĝas je 10 km. for de la nuna urbo Turpano, en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. En la 2-a jarcento a.K., Yar estis ĉefurbo de Jushi-ŝtato, unu el la 26 tiamaj ŝtatoj de okcidenta Ĉinio. Sekve ĝi fariĝis sidejo de la komandejo de Yar sub Qocho-regno (4a-7a jarcento), Xizhou-prefekturo de Tang-dinastio (7a-8a jarcento), kaj Ujgura Regno de Qocho (9a-13-a jarcento). En la jaro 640, Tang estigis Anxi-protektoraton en Yar kaj konsideris ĝin kiel prioritata urbo pri administrado, militaj aferoj, religio kaj transporto.


La ruinoj de Yar estas Monda Heredaĵo de UNESKO, kiu atestas la interŝanĝojn kaj komunikadon inter plur-etnaj kulturoj, aparte pri konstruado kaj Budhismo, de la popoloj laŭlonge de la Silka Vojo. Ĝi ankaŭ atestas la ekziston de la sistemo de protektoratoj, uzita por administri komunikadon kaj sekurecon laŭlonge de la Silka Vojo.



Ruinoj de antikva turo de la urbo Yar



Vesperiĝe la suno kreas belajn pejzaĝojn ĉe la ruinoj de Yar



Antikva ŝtuparo ene de ruinoj de alta konstruaĵo de la urbo Yar



Tunelo en la urbo Yar


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio