Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kafejo mastrumata de mensmalsanuloj
2020-12-10

En la Centro de Mens-Sano de la distrikto Yangpu de Ŝanhajo estas kafejo. La kafistoj Chaochao kaj Muzhi estis pacientoj kuracitaj en la centro. Antaŭ eklaboro ili akceptis ses-semajnan profesian trejnadon. Nun ili lerte mastrumas la kafejon.  


La kafejo estas trejn-platformo de la ŝanhaja institucio "Suno en Koro", kiu donas al kronikaj menspacientoj vartadon, psikologian konsiladon kaj trejnadon por ke ili adaptiĝu al la socio.


"Mensmalsanuloj resaniĝas kaj povas eklabori, tamen ili bezonas lokon por starigi memfidon kaj integriĝi en la socion," diris kuracisto Chen You. 


En laboro la kafistoj iom post iom reakiras memfidon. "Mi denove povas labori kun aliaj." Chaochao diris.


Lastatempe iuj kafejoj kontaktis la centron kaj volis dungi la homojn, kiuj resaniĝis.  



La kafejo. Fotis Wang Xiang, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


La 3an de decembro kafisto Muzhi preparis kafon. Fotis Wang Xiang, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Redakoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio