Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Britio komencis vakcinadon kontraŭ KOVIM-19
2020-12-10

Laŭ la raporto de britaj amaskomunikiloj en la 8-a de decembro, 90-jara sinjorino Margaret Keenan fariĝis la unua, kiu ricevis la vakcinon kontraŭ KOVIM-19.


En la sama tago, Britio komencis vakcinadon kontraŭ KOVIM-19. Oni donas prioritaton al pli-ol-80-jaruloj, medicinistoj kaj sociaj laboristoj. La ordo de vakcinado estas difinita laŭ aĝo kaj risko de infektiĝo. La brita registaro anoncis en la 2-a de decembro, ke la superrigarda agentejo de la lando aprobis uzon de la vakcino kontraŭ KOVIM-19 kunesplorita de la germana kompanio BioNTech kaj la usona kompanio Pfizer. Tio estas la unua vakcino aprobita por uzo en Britio.




Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio