Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis adiaŭaj agadoj por granda pando vojaĝanta en Ueno de Tokio, Japanio
2020-12-09



La 7-an de decembro, laŭ la loka horzono, grandega afiŝo estis pendigita sur konstruaĵo en Ueno, Tokio, por danki al la granda pando Xiangxiang pro ĝia vizito al Ueno. La granda pando vojaĝas en Japanio kaj revenos al Ĉinio fine de decembro. Lastatempe en Ueno okazis adiaŭaj agadoj. Fotis Lv Shaowei, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo.


Modelo de granda pando estas prezentita en konstruaĵo de Ueno, Tokio. La teksto sur la montrofenestro diras: dankon al la granda pando Xiangxiang pro ĝia vizito al Ueno. Fotis Lv Shaowei, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo, la 7-an de decembro. 


En iu konstruaĵo de Ueno estas pandaj pupoj kaj mesaĝa angulo, kie oni povas skribi siajn dankojn kaj benojn al la granda pando Xiangxiang. Fotis Lv Shaowei, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo, la 7-an de decembro.


En la stacidomo Ueno estas kristnaska arbo ornamita per fotoj de la granda pando Xiangxiang. Fotis Lv Shaowei, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo, la 7-an de decembro. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio