Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Surtegmenta bieno" de lernejo en Hefei, Ĉinio
2020-12-07

En iu elementa lernejo de Linquan-strato en la urbo Hefei de la provinco Anhui, mez-orienta Ĉinio, estas "bieno" sur la tegmento de la instrua domo, kun la areo de ĉirkaŭ 400 kvadrataj metroj. En la bieno oni povas kultivi legomojn. La lernejo regule malfermas terkulturajn klasojn en la bieno por ke la lernantoj spertu la procezojn de ter-preparado, semado, sarkado, fekundigo kaj rikoltado, kaj havu intereson de terkultivado kaj prizorgu fruktojn de agrikulturaj laboroj. 


La 3-an de decembro, lernantoj de la elementa lernejo de Linquan-strato rikoltis kapsikojn en la bieno. (Fotis Xie Chen, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


La 3-an de decembro, infanoj rikoltis rafanojn en la bieno. (Fotis Xie Chen, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


La 3-an de decembro, infanoj dividis ĝojon de laboro. (Fotis Xie Chen, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio