Internacia Granda Bazaro de Urumĉio |
2020-12-04 |
En Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, la urbocentra regiono estis renovigita kaj tie troviĝas Internacia Granda Bazaro, kiu konsistas el multaj surstrataj butikoj, manĝejoj kaj unu granda bazaro kun pluraj vendejoj. Tiu loko allogas multajn turistojn kaj estas certe vizitinda. Moskeo troviĝas apud la Internacia Granda Bazaro. Tradiciaj lokaj pupoj eksponataj en loka vendejo Silkaĵoj eksponataj en loka vendejo Surstrata skulptaĵo meze de la vojo Vendisto atendas klientojn. Lokaj tapiŝoj, tradicie faritaj por esti metitaj sur planko, nun ankaŭ havas version por surmura pendigo, kiu plaĉas al turistoj.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |