Flama monto en Xinjiang, Ĉinio |
2020-12-04 |
La Flama Monto estas unu el la ejoj prezentataj en la libro Pilgrimo al la Okcidento. Laŭ la legendo, tiu monto iam ardis en fajro, ĝis kiam la bonzo Ŝjuanzang (Xuánzàng) kaj liaj disĉiploj atingis ĝin. Por sukcese pilgrimi al la okcidento, ili bezonis estingi la fajron el la monto, kaj por tio la Simia Reĝo, unu el la disĉiploj, pruntis magian ventumilon de princino por estingi la fajron kaj sukcesis transiri ĝin kun la aliaj bonzoj pilgrimantaj al la okcidento. Statuo antaŭ la Flama Monto reprezentas la Bonzon Ŝjuanzang kun siaj disĉiploj La granda termometro instalita antaŭ la Flama Monto Turistoj piediras al la Flama Monto Sur tiu monto vegetaĵoj ne kreskas pro du kialoj: manko de akvo kaj troaj mineraloj en la grundo, kaj la monto aspektas ĉirkaŭita de fumo. Ĝi estas ankaŭ la plej varma loko de Ĉinio, kies temperaturo povas atingi 47,8 celsiajn gradojn en somero. Pro tiu kialo, tie oni konstruis grandegan termometron, kiu indikas la temperaturon en somero.
Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |