Kavernaro de Mil Budhoj en Bezeklik |
2020-12-04 |
La Kavernaro de Mil Budhoj en Bezeklik estas interesa turismejo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. En Tang-dinastio (618-907), kiam budhismo estis la oficiala religio de Ĉinio, tiu loko disvolviĝis kiel kaverna templo, konata kiel "Ningrong-templo". Daŭre restas 83 kavernoj, kaj en 40 el ili oni ankoraŭ povas admiri la restantajn murpentraĵojn, kiuj entute okupas la areon de pli ol 1 200 kvadrataj metroj.
Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |