Chang'e-5 surluniĝis kaj bone funkcias por kolekti specimenojn |
2020-12-03 |
La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke je la 23-a horo kaj 11 minutoj de la 1-a de decembro, la ĉina sondilo Chang'e-5 sukcese surluniĝis sur la proksima flanko de la Luno laŭplane kaj resendis bildojn. La 1-an de decembro, la sondilo Chang'e-5 sukcese surluniĝis sur la proksima flanko de la Luno. (Fotis Jin Liwang, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.) Je la 22-a horo de la 2-a de decembro, post 19-hora laborado, la sondilo Chang'e-5 sukcese plenumis kolektadon de specimenoj sur la Luno, kiuj estis konservitaj en ujo en ascendigilo. La sondilo Chang'e-5 aŭtomate kolektas specimenojn sur la Luno. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |