Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Transloĝiĝis la monde plej soleca elefanto
2020-12-02

La 27-an de novembro, Kavan en Islamabado, Pakistano


La 29-an de novembro, la elefanto Kavan de zoologia ĝardeno en Pakistano ekvojaĝis al rezervejo de sovaĝaj bestoj en Kamboĝo per aviadilo kaj kamiono.


Kavan, 35-jara vira azia elefanto, estis donacita de la srilanka registaro al Pakistano en la aĝo de unu jaro kaj de tiam ĝi vivis en zoologia ĝardeno de Islamabado, ĉefurbo de Pakistano.


La 29-an de novembro, oni transportis konteneron entenantan Kavan.


Oni adiaǔas Kavan en Islamabado.


En 2012, la edzino de Kavan forpasis kaj ĝi fariĝis la nura azia elefanto en Pakistano. Poste Kavan estis malĝoja pro soleco, malgranda vivspaco kaj malbona vivmedio.


Laǔ amaskomunikiloj, Kavan, kiel la nura azia elefanto en Pakistano, estas la monde plej soleca elefanto. Azia elefanto estas en la listo de endanĝeraj bestoj laǔ la Internacia Unio por Konservo de Naturo. Kiel la azie plej granda tera besto, azia elefanto ĉefe vivas en tropikoj de sudorienta kaj suda Azio.


La 30-an de novembro, la kontenero portanta la elefanton Kavan atingis la internacian flughavenon Siem Reap en Kamboĝo.


Monaĥoj preĝas por la elefanto Kavan.


Maje de la kuranta jaro, kortumo de Islamabado juĝis, ke oni sendu Kavan al kambaĝa rezervejo por komenci la novan vivon.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio