Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
91-jara maljunulo donacis pli ol 20 mil librojn al lernejoj kaj bibliotekoj
2020-12-01

Libroj videblas ĉie en la hejmo de 91-jara Feng Gang en la vilaĝo Wulin de la urbeto Xikou de la distrikto Fenghua de la urbo Ningbo, la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio. Feng Gang ŝatas legi librojn en biblioteko ekde sia infaneco. Post plenkreskiĝo, li komencis aĉeti kaj kolekti librojn. Dum la pasintaj jardekoj li kolektis pli ol 80 mil librojn, kiuj plenigis ĉiujn angulojn de lia domo. En la lastaj jaroj, pro sia aĝo, li ne plu aĉetis librojn, kaj donacis grandan parton de la kolektitaj libroj al lernejoj kaj bibliotekoj. Lastatempe li donacis 20 mil librojn al la elementa lernejo Fengjia kaj 15 mil al la nova biblioteko en sia vilaĝo. Li diris: "Mi faris ĉi tiun bonan aferon en mia vivo: amikiĝi kun libroj. Nun la libroj devas iri tien, kie ili estas bezonataj."


La 25-an de novembro, Feng Gang legis libron en sia hejmo. Fotis Jiang Han, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Libroj kolektitaj de Feng Gang (Fotis Jiang Han, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


La 25-an de novembro, Wulin-vilaĝano en biblioteko (Fotis Jiang Han, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio