Cent vidindaĵoj en Pekino |
2020-11-30 |
Urba Verd-Kora Arbar-Parko en Tongzhou-distrikto Lastatempe Pekino publikigis cent vizitindajn lokojn por stimuli kulturan kaj turisman konsumadon. Ili estas Urba Verd-Kora Arbar-Parko en Tongzhou-distrikto kaj aliaj 11 naturaj parkoj; metrolinio al Daxing-a Flughaveno kaj aliaj 25 kulturaj vidindaĵoj; Fenghuayuan-a Aŭtomobila Kinejo kaj aliaj 13 kulturaj kaj artaj vidindaĵoj; kafejo ĉe Tureto de la Malpermesita Urbo kaj aliaj 12 restoracioj kaj vendejoj; Qianmen-a Strato kaj aliaj 13 stratoj; Marriott-Hotelo kaj aliaj 12 loĝejoj; Lishi-a Librovendejo kaj aliaj sep legejoj. Ili kovras ejojn por manĝado, loĝado, transportado, vojaĝado, butikumado kaj distrado. Metrolinio al Daxing-a Flughaveno Fenghuayuan-a Aŭtomobila Kinejo Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |