Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shenzhen: urbo de artoj kaj kulturo
2020-11-30

Multaj eksterlandaj turistoj iom frustriĝas post alveni al manĝetvendejo aŭ restoracio de Shenzhen por la unua fojo: ili volas gustumi iun specialaĵon de la urbo, kaj aŭdas, ke ĝi estis fondita antaŭ nur kelkaj jardekoj, sekve ankoraŭ ne ekzistas iu tipa frandaĵo de la urbo.


Tiuj amindaj ursetoj el frostigita ĉokolado estas unu el la lokaj frandaĵoj

 

Sed tiuj turistoj post ne longe malkovras, ke loka gastronomio estas ja riĉa: Shenzhen situas en strategia pozicio de la Granda Golfeto, areo kiu kunigas Guandong-provincon kaj la specialajn administrajn regionojn Hongkongo kaj Makao, sekve tie abundas je tipaj regionaj manĝaĵoj. Plie, la urbo rapide kreskis per migrado de milionoj da homoj el ĉiuj partoj de Ĉinio kaj ankaŭ el eksterlando, kiuj kontribuis por la diverseco kaj malfermeco kio konsistigas la "spiriton" de Shenzhen.

 

Tiu spirito de malfermeco kaj diverseco estas sentebla kaj helpas nin kompreni kial Shenzhen fariĝis urbo de novigo: ĝi estas juna urbo kie kunvivas homoj el tre malsamaj lokoj, kiuj travivis tre similajn spertojn kaj havas tre malsamajn gustojn kaj emojn. Ili interŝanĝas ideojn kaj spertojn kaj ankaŭ bezonas adaptiĝi al tiu diverseco de la urbo, ĉu povus esti pli bona etoso por novigo?


Malfermeco kaj diverseco: la spirito de Shenzhen


Kio unue impresis min en Shenzhen estas la pasio de ĝia popolo por muziko: laŭ statistikoj, estas ĉirkaŭ 400 mil pianoj en la urbo. En kelkaj butikum-centroj kaj art-galerioj kiujn mi vizitis, mi trovis pianojn, foje kun pianisto ludante ĝin, foje kun skribo, ke oni rajtas sidiĝi kaj ludi (kaj homoj ja faras tion). Ankaŭ kiam mi unuafoje eniris Shenzhen-an Koncert-Halon impresis min tio, ke ĉe ĝia enirejo estas pianovendejo de la fama marko Steinway&Sons, kaj ankaŭ violonvendejo. En ambaŭ vendejoj mi vidis klientojn.

 

Kiam mi promenas tra la urbo, mi konstatas ke ne estas malfacile trovi muzeon, bibliotekon, artgalerion aŭ alian instalaĵon por kultura celo, ili estas ĉie tra la urbo kaj estas bone uzataj. Lastfoje kiam mi libere promenis tra la urbo, mi hazarde atingis la Centron pri Kulturo kaj Artoj Marmondo. Tie, krom piano libere uzebla de vizitantoj, mi trovis fotoekspozicion de Jonk (Jonathan Jimenez, franca fotisto) kaj alian ekspozicion pri dezajno.


Vizitanto fotas eksponaĵojn en la ekspozicio


Tiu lasta, nomita Valoroj de Desegno: Ĉinio en Farado, aranĝita de Dezajna Societo de Shenzhen, permesis al mi pli bone kompreni la evoluon de dezajno en Ĉinio, konatiĝi kun tre interesaj kreaĵoj kaj kompreni la koncepton malantaŭ ili. Ekzemple, la unua biciklo produktita en Ĉinio, Feige (1950), estis planita por transporti varojn en kamparaj merkatoj, pro tio ĝi havas fortikan strukturon. La unua modelo de Mobike (2016), kiu inaŭguris la sistemon de kunhavigaj bicikloj en Ĉinio, fokusis la sekurecon de la uzanto, la maloftan bezonon de riparoj kaj la funkciadon de ĝia GPS-aparato. Disvolvi mediamikajn produktojn ŝajnas esti la ĉefa zorgo de nunaj ĉinaj dezajnistoj: en la ekspozicio estas tablo kreita el restaĵoj de malnovaj bicikloj, diversaj reciklitaj materialoj kaj eĉ tekniko por rekonstrui detruitan loĝejon el siaj propraj ruinaĵoj!

 

En urbo kun tiom da novigo, dezajno ludas gravan rolon, ĉar ĝi estas postulata en disvolvado de novaj produktoj. Tio pensigis min pri tio, ke dezajnistoj estas artistoj, kaj ili certe abundas en Shenzhen kaj kontribuas por doni al la urbo tiun specialan artan etoson kiun ĝi havas. Urbo kun tiom da homoj edukitaj pri artoj kompreneble devas krei ankaŭ laboroportunojn por alispecaj artistoj: arto-ŝatatantoj estas ankaŭ artaĵ-aĉetantoj, kaj tiam mi ekkomprenis kial arta vivo en Shenzhen estas aparte riĉa kaj bunta.


Varoj eksponataj ĉe dezajn-vendejo en OCT-Loft


Antaŭe mi vizitis Shenzhen por la Muzikfestivalo “La Zono kaj Vojo” kaj estis mirigita de la arta etoso, sed iom pridubis ĉu mia impreso estis pro la festivalo aŭ ĉu la urbo mem havas artoplenan animon. Ĉi foje mi vizitis OCT-Loft (OCT estas anglalingva mallongigo por Urbeto de Transmaraj Ĉinoj), kie troviĝas multaj ejoj pri nuntempa arto, dezajn-vendejoj, kafejoj, manĝejoj, librovendejoj kaj manartaĵ-vendejoj, kaj konstatis ke la urbo ja havas mirindan kulturan vivon dum tuta jaro.

 

Mi ankaŭ vizitis la antikvan vilaĝon Nantou kaj tie surprize trovis ekspozicion pri la centjariĝo de Bauhaus. Nur ekde tiu momento mi komencis priatenti la influon de Bauhaus sur multaj artistoj kaj arkitektoj kiuj lasis siajn spurojn en Shenzhen. Poste mi priesploris la temon kaj malkovris, ke en Shenzhen estas firmao kiu fabrikas nur Bauhaus-stilajn meblojn, ĝi nomiĝas Shenzhen BHS Furniture kaj sin deklaras ido de Eŭropa Instituto pri Bauhaus-Dezajno.


En Shenzhen multaj homoj kunportas siajn infanojn al muzeoj kaj kulturdomoj


Dum pluraj muzeoj, koncertejoj, teatrejoj kaj aliaj artocelaj spacoj tra la mondo suferas pro la pandemio, tiuj de Shenzhen certe ne havos la saman sorton: unue, la urbo sukcesis rapide venki la batalon kontraŭ KOVIM-19, sekve kulturaj institucioj ne restis fermitaj dum longa tempo. Due, la loka registaro rapide agadis por helpi lokajn artistojn kaj kulturajn instituciojn. En frua momento estis okazigitaj retaj koncertoj kaj ekspozicioj, sekve, kiam tiuj ejoj ricevis permeson por remalfermiĝi, la registaro donacis kuponojn al civitanoj por stimuli rapidan revigliĝon de loka arta vivo.


Shenzhen ankaŭ estas urbo de legantoj, kun minimume unu biblioteko en ĉiu distrikto kaj pluraj 24-horaj aŭtomataj libropruntaj maŝinoj, kiuj senpage provizas al legantoj librojn. Shenzhen-a Biblioteko, la plej granda en la urbo, havas pli ol ok milionojn da libroj kaj periodaĵoj senpage disponeblaj por legantoj.


Homoj amuziĝas en la parko Lianhuashan dum sunsubiro


Ankaŭ parkoj de Shenzhen estas senpage viziteblaj, kaj ili estas belaj kaj bone zorgataj. Aldone al tio, ankaŭ multaj muzeoj kaj artaj ekspozicioj estas senpagaj. Rezulte de tio, homoj estas stimulataj legi librojn, ekzerciĝi kaj viziti muzeojn kaj art-galeriojn. Shenzhen-a registaro komprenis, ke liveri tiajn servojn senpage al homoj ne estas malŝparo, sed investo, per kiu la urbo kulturas sian popolon por esti sana, mense kaj korpe, klera kaj kreema.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio