Shandong de Ĉinio: noktaj pejzaĝoj de la turismejo Taierzhuang |
2020-11-27 |
Vintro alvenis. La pitoreskejo Taierzhuang de Zaozhuang-urbo, Shandong-provinco, orienta Ĉinio, uzante sian avantaĝon, senĉese riĉigas turismajn produktojn kaj itinerojn, kaj samtempe bone faras protektadon, heredigon kaj utiligon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj kreas la novan disvolvan modelon "nemateriaj kulturaj heredaĵoj plus turismejo". Sidante en ŝipeto, turistoj povas ne nur vojaĝi tra la tuta turismejo, sed ankaŭ rigardi prezentadojn pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj ĝui noktan pejzaĝon kreitan per lamplumo. Nur je 47 kilometroj for de la turismejo estas Zaozhuang-a Universitato, la nura universitato kun Esperanta fako en Ĉinio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |