Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Parolado de Xi Jinping en la 15-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20
2020-11-27


La 21-an de Novembro 2020 ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la 15-a Pintkunveno de la Gvidantoj de G20-landoj. La parolado titolita "Ni laboru kune por venki KOVIM-19 kaj por konstrui belan estontecon" estas jene:


Via Moŝto la Reĝo Salman bin Abdulazis Al Saud,


Karaj Kolegoj,


Unue mi volas sincere danki la gastigantan landon, Saud-Arabion, kaj aparte Vian Moŝton la reĝon Salman, pro la granda, konsiderinda laboro farita por tiu ĉi pintkunveno.


Ĉi-jare la homaro travivis la plej gravan pandemion de jarcento. Pli ol miliono da homoj perdis la vivon. La monda ekonomio estas en recesio. Niaj socioj kaj la bonfarto de niaj popoloj estis serioze tuŝitaj. La efikoj de KOVIM-19 estis pli gravaj ol tiuj de la internacia financokrizo de 2008.


Fronte al la san-defio la G20-landoj reagis rapide. Dum la eksterordinara pintkunveno lastmarte ni promesis fortigi la kunlaboradon kontraŭ la epidemio, antaŭenigi E&D (Esplorado kaj Disvolvado) de medikamentoj kaj vakcinoj, konservi la ekonomian kaj financan stabilecon, certigi bonan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj mildigi la ŝarĝon de la ŝuldo de la evolulandoj. Tiuj ĉi dispozicioj donis konfidon al la mondo kaj malfermas la vojon al internacia kunlaborado kontraŭ KOVIM-19. En tiu ĉi tutmonda batalo, G20 refoje ludis gravan kaj neanstataŭigeblan rolon.


Aktuale, la viruso daŭre disiĝas tra la mondo. Kelkaj landoj alfrontas la duan ondon. La vojo estas longa por venki la viruson, stabiligi la ekonomion kaj protekti la socian bonfarton en diversaj landoj. Samtempe la evoluo de la internacia ŝakludo rapidiĝas. La kreskado de unuflankismo kaj de protektismo penigis la tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn. Ni devas samtempe fari bonan sankontroladon kaj klopodi por stabiligi kaj relanĉi niajn ekonomiojn. Por tion fari, mi proponas, ke G20-landoj streĉu siajn fortojn por jenaj punktoj:


Unue, starigi mondskalan ŝirmon kontraŭ la epidemio


Unue ni devas mastri la san-situacion en niaj respektivaj landoj, kaj sur tiu bazo fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboradon kaj forte helpi aliajn landojn. Pluraj membroj de G20 atingis gravajn progresojn kadre de E&D kaj produktado de vakcinoj. Ni devas pli rapide iri antaŭen kaj subteni la klopodojn de la Monda Organizo pri Sano en kunordigado kaj kolektado de resursoj por justa kaj efika distribuado de la vakcinoj. Ĉinio aktive subtenas la internacian kunlaboradon pri vakcinoj kaj en tio aktive partoprenas. Ĝi aliĝis al la sistemo COVAX kaj volas fortigi la kunlaboradon kun aliaj landoj pri E&D, produktado kaj distribuado de vakcinoj. Ĉinio honoros sian promeson helpi kaj subteni la aliajn evolulandojn kaj fari tiel, ke la vakcinoj estu tutmonda publika havaĵo alirebla kaj atingebla por ĉiuj.


Due, fluigi la funkciadon de la monda ekonomio


Ni devas labori surbaze de bonaj prisanaj laboro kaj kontrolado, por certigi sekuran kaj fluan funkciadon de la mondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, redukti la doganaĵojn kaj la barojn kaj esplori la liberaligon de la komerco de gravaj medicinaj materialoj. Ni devas fortigi la kunordigadon de la politikoj kaj la harmoniigon de la normoj, kaj starigi "rapidvojojn" por faciligi laŭordan cirkuladon de personoj. Ĉinio proponas starigi internacian meĥanismon de reciproka agnosko de san-atestoj bazitaj sur la rezultoj de testoj de nukleaj acidoj kaj en formo de internacie agnoskata dudimensia kodo, kaj esperas, ke pli da landoj partoprenos en ĝi. Cetere ni subtenas daŭrigon de la instituciigita kunlaborado inter G20-landoj pri faciligo de cirkulado de personoj kaj varoj, por krei mondan reton de kunlaborado pri tio.


Trie, valorigi la rolon de la cifereca ekonomio


En la kunteksto KOVIM-19, novaj teĥnikoj, formoj de aktiveco kaj platformoj kiaj la 5G-interreto, la artefarita inteligenteco spertis solidan disvolviĝon. Reta aĉetado, longdistanca instruado, telemedicino kaj aliaj formoj de "senkontakta ekonomio" evoluas en pli rapidiĝanta ritmo. Ĉio ĉi malfermas novajn padojn por la ekonomia disvolvado. Ni devas adaptiĝi al la ŝanĝoj kaj transformi la krizojn en oportunojn, per kio ni profundigas la struktur-reformojn kaj kreas novajn disvolvilojn per teĥnika novkreado kaj per la cifereca transformado. Gravas certigi favoran medion por la disvolvado de la cifereca ekonomio, intensigi la kunlaboradon pri la sekureco de la datumoj, fortigi la konstruadon de la ciferecaj infrastrukturoj kaj krei la kondiĉojn de justa konkurenco por la teĥnikaj entreprenoj de ĉiuj landoj. Samtempe ni devas bone mastrumi la defiojn, kiujn la cifereca evoluo trudas al dungado, al la impostsistemo kaj al la vundeblaj grupoj, kaj forigi la ciferecan malegalecon.


Kvare, realigi disvolvadon pli partoprenigan


Ni devas daŭrigi nian helpadon al la evolulandoj por venki la malfacilaĵojn kaŭzitajn de la pandemio. Ĉinio, superante siajn proprajn malfacilaĵojn, plene ekfunkciigis la iniciaton de G20-landoj pri suspendo de pago de ŝuldoj, kun la sumo de pli ol 1,3 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĝi subtenas la decidon daŭrigi la pagoprokraston kaj daŭrigi laboron kun la diversaj entoj por ĝia plena realigo. Ĝi plimildigos la ŝuldoŝarĝon de la landoj en malfacilo kaj instigas siajn financajn instituciojn liveri, laŭ ilia propra iniciato kaj laŭ la merkataj reguloj, kromajn financadojn al tiuj landoj. Ni devas helpi la virinojn superi la efikojn de KOVIM-19, devas atenti pri iliaj specifaj bezonoj kaj realigi la Deklaron kaj la Agoprogramon de Pekino. Ĉinio proponis okazigi en 2025 la 2-an Renkontiĝon de Internaciaj Gedirektantoj pri Egaleco de Seksoj kaj Aŭtonomeciĝo de Virinoj, por kontribui al la disvolvado de la situacio de la virinoj post KOVIM-19. Cetere, ni devas ankaŭ atenti la altan gravecon de la defio de la nutraĵa sekureco kaj subteni la organizadon en 2021, fare de Unuiĝintaj Nacioj, de la Pintkunveno pri Nutraĵaj Sistemoj. Ĉinio proponas organizi en taŭga tempo internacian konferencon pri reduktado de perdoj kaj malŝparoj de nutraĵoj kaj estos feliĉa vidi la membrojn de G20 kaj la koncernajn internaciajn organizaĵojn aktive partopreni en ĝi.


Karaj Gekolegoj,


Surbaze de la gravaj strategiaj rezultoj, kiuj estas atingitaj en la luktado kontraŭ KOVIM-19, Ĉinio realigis solidajn progresojn en sia ekonomia disvolvado. Antaŭ nelonge, la 5-a Plena Sesio de la 19-a Centra Komitato de KPĈ ekzamenis kaj adoptis la Rekomendojn pri Ellaborado de la 14-a Kvinjara Plano. La sesio emfazas, ke Ĉinio finatingos en la planita tempo la kompletan starigon de la bonhava socio kaj venontjare komencos novan iradon al la integra konstruado de la moderna socialisma lando. Ni laboros, surbaze de scienca analizo de la nova disvolvo-fazo, por solide realigi la novan disvolvo-koncepton kaj por krei novan impeton de disvolvado, kie la hejma cirkvito estas la ĉefa piliero kaj kie la hejma cirkvito kaj la internacia cirkvito reciproke sin fortigas. Tiu ĉi sistemo neniel estas retiriĝo al si mem, sed devigas agadi samtempe laŭ propono kaj postulo por fluigi la produktadon, la distribuadon, la interŝanĝon kaj la konsumadon, kaj ĝi kontribuos al konstruado de la plej altnivela malfermita ekonomia sistemo, fortigante la elastecon kaj la konkurenckapablon de la ekonomio. Tio alportos pliajn eblecojn al diversa landoj por kundividi la fruktojn de altkvalita disvolvado de Ĉinio.


Ĉinio ĉiam estos konstruanto de la monda paco, kontribuanto al disvolvado en la mondo kaj defendanto de la internacia ordo. Surbaze de la reciproka respekto, de la egaleco kaj de la kungajna sistemo, ĝi volas daŭrigi la pacan kunekzistadon kaj la kundividatan disvolvadon kun ĉiuj landoj. Ni povos malaltigi la opini-diferencojn per dialogo, reguligi la malsamajn poziciojn per intertraktadoj kaj kune kontribui al la paco kaj al la disvolvado en la mondo.


Kara Gekolegoj,


Kiel diras ĉina poemo: "Tie, kie ŝipo sinkis, revelas veloj milope; tie, kie trunko putris, per verdaĵo rivalas mil arboj." Mi estas konvinkita, ke kiam KOVIM-19 estos venkita, nia mondo renaskiĝos kaj akiros novan vivoforton. Nia tasko estas labori man-en-mane por krei pli bonan vivon por niaj popoloj kaj por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.


Tradukita el la franca de Vilhelmo Luterano




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio