Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fotoekspozicio de Jonk en Shenzhen
2020-11-27

Finiĝis en la 25-a de novembro la unua sola fotoekspozicio de la franca fotisto Jonathan Jimenez (pli konata kiel Jonk) en Ĉinio, okazigita kiel speciala programo kadre de la Franc-Ĉina Monato de la Medio 2020. La ekspozicio okazis ĉe Marmonda Kultura kaj Arta Centro, en la urbo Shenzhen. Jonk fotis milojn da nuntempaj ruinoj en pli ol 50 landoj tra la mondo. Per kvar aktoj - "Natura Proksimeco", "Natura Penetro", "Natura Kresko" kaj "Natura Reveno" - liaj belaj fotoj alportas nin al natur-karnavalo kaŭzita de homa malapero kaj esploras la fundamentan defion por homoj: Kiel ekvilibrigi nian rilaton kun la naturo?



"Garaĝo" fotita de Jonk en Belgio en 2016, unu el la verkoj eksponitaj en Shenzhen



"Palaco" fotita de Jonk en Pollando en 2015, unu el la verkoj eksponitaj en Shenzhen.


DSC_0841.jpg

La 14-an de novembro, vizitantoj ĝuis la ekspozicion (fotis Rafael Henrique Zerbetto)


Raportis Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio