Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sem-banko en Pengzhou-a Legoma Ekspozicio
2020-11-26

La 22-an de novembro, turistoj vizitis la sem-bankon de Pengzhou-a Legoma Ekspozicio en Sichuan-provinco.


La 22-an de novembro, la 11-a Pengzhou-a Legoma Ekspozicio inaǔguriĝis en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La ekspozicio celante popularigi legomajn markojn el Sichuan kaj prezenti la potencon de Sichuan kiel legoma urbo en okcidenta Ĉinio, allogis pli ol 1 000 komercistojn pri pogranda kaj eksporta negocado.  


Legomaj semoj en sem-banko de la ekspozicio (fotita en la 22-a de novembro)


Legomaj semoj en sem-banko de la ekspozicio (fotita en la 22-a de novembro)


La 22-an de novembro, turistoj vizitis sem-bankon de la ekspozicio.


Por konservi speciojn de plantoj sur la Tero kaj eviti ilian pereon, en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, rusa sciencisto Nikolai Vavilov lanĉis la iniciaton pri sem-banko kaj starigis la monde unuan sem-bankon en Sankt-Peterburgo.


Nun la plej granda sem-banko, nomita KEW, estas en Britio. Ĝi kolektas kaj konservas semojn de 10% de la planto-specioj en la mondo.


Krome, norvega registaro starigis la grandegan sem-bankon Svalbard International Seed Vault, kiun oni kromnomas “Grenejo por Mondfino”. Ĝi sidas en kaverno de svalbarda tundro je 1 000 kilometroj for de la Arkto. Tie semoj povas esti bone konservataj en malalta temperaturo eĉ sen elektro. La grenejo situas je 130 metroj super la marnivelo por resti sekura eĉ se fandiĝis la Gronlanda Glacikampo. Ĝi, ekkonstruita marte 2007, estis finkonstruita kaj ekfunkciis en la 26-a de februaro 2008, kaj entenas sem-specimenojn de 4,5 milionoj da plantoj en la mondo.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio